Administra divido de Indonezio

La Respubliko Indonezio aktuale administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: ProvinsiPropinsi-Propinsi, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto.



Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Papua Barat, en 2004 Sulawesi Barat kaj Kepulauan Riau, kaj en 2012 Kalimantan Utara). La indonezia registaro daŭre planas starigi pliajn novajn provincojn.

Sub la provinca nivelo ekzistas 357 administraj distriktoj (Kabupaten), kiuj ekde la administra reformo de 2001 havas gravan administran signifon. Samnivele kategoriiĝas la urboj (Kota).

Sub tio ordiĝas la niveloj de sub-distriktoj (Kecamatan) kaj vilaĝaj administrejoj (Kelurahan).

Ĉar multaj provincoj nomatas laŭ ilia geografia situo, helpas scii kiel esprimi la kompasdirektojn en la indonezia:

  • Utara = Nordo/norda
  • Barat = Okcidento/okcidenta
  • Selatan = Sudo/suda
  • Timur = Oriento/orienta

Plie uzatas la terminoj:

  • Tengah = Centro/centra
  • Tenggara = Sudoriento/sudorienta

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search